Rimon Lusi (fotovivo) wrote,
Rimon Lusi
fotovivo

Он пробьется! Esperanto

31_001.JPG
Солнце у пальмы под мышкой

131-й, знаменательный
С древности повелось отмечать круглые даты,
хотя и другие примечательные числа заслуживают внимания:

131 - палиндром и простое число,
131 год назад вышел первый учебник Эсперанто

31_002.PNG

- При таком солидном стаже... что ж его в сетях не видно?
- Тысячи больших и малых проектов, восторженных начинаний, благих идей за это время канули бесследно, или расцвели и накрылись медным тазом пришли в упадок; Эсперанто достиг пика популярности с миллионами пользователей в эпоху "если бы парни всей земли" - когда казалось, что уже вот-вот и тогда язык-мост, ничей и всеобщий придется в пору. Бурный поток событий разметал мечты о безмятежном мире-во-всём-мире.
И вот интернет - какие возможности казалось бы упущены! Но огромные возможности открылись на всех языках, слоган "я могу общаться со всем миром" (в силу наличия сети эсперанто-клубов и контактов между ними) перестал быть уникальным. Интернетские технологии стали массовыми не так уж давно, массы на родных языках еще не наобщались =)
Интерес к представителям разных стран и народов ждет своего часа )


ЧаВо из прежнего опыта:

- Так это, можно ведь и Гуглтранслейтом..
- Можно. С партнерами по Го на сервере, с китае-шопами так и делаем.
Но вживую, без посредников - есть в этом особое изощренное удовольствие =)
- А англицкий?
- Испанский, арабский ничуть не менее "международны", в зависимости от местности. А уж китайский!
Эсперанто практичней в качестве "поболтать по душам". Месяц-другой и можно практиковать, полгода-год - на равных.
Досуг имеется в виду, по работе - что надо, то и надо. Но не все ж станки-станки, иногда хочется переключиться )



Эсперанто - жив курилка, теплится )

Просто список:

[Spoiler (click to open)]
Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2018
Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto. eventoj.hu

(за пол-года, полный лист в ЖЖ не помещается)

30. junio - 8. julio
Roskilde Festivalo - en Roskilde, Danio. - Ĝuu senpagan aliron al la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordego. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. - Organizas Dana Esperanta Junulara Organizo, retadreso: roskildefestivalo@gmail.com
1 - 8. julio
Rusiaj Esperanto-Tagoj, RET-2018 - apud la antikva urbo Ŝuja en Ivanova provinco. Krom la kutimaj programeroj dum RET okazos: E-kursaro, prelegaro, koncertoj, diversaj artaĵoj kaj gajaj vesperoj, literaturaj programeroj, ktp. planatas allogaj duontagaj kaj tuttagaj eksursoj al antikva urbo Ŝuja kun vizito de kelkaj muzeoj, naskiĝ-kaj loĝlokoj de Konstantin Balmont, vingustumado en fama vodkofabriko "Ŝujskaja vodka", promeno tra malnovaj stratetoj de la kvieta urbo, kiu aĝas pli ol 500 jarojn. Ni vizitigos al vi mondfame konatan vilaĝon Paleh - centro de laka miniaturo kaj ikonoj. Ni iros al u. Ivanovo por ĝui solan en la lando muzeon de ŝtofoj kaj dezirontoj vizitos domon de Cvetaeva-familio. Organizas Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru, kaj Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru
1 - 8. julio
Esperanto Tendaro en Odeso, ETO-2018 - en Odeso, Ukrainio. Tendumado en Odeso ĉe la Nigra Maro, tuj apud plaĝo, kun naĝado, piedmarŝoj kaj gitarludado. Ne estas devigaj kotizoj! Evento-paĝo: en fejsbuko Organizas: Ihor Glagolevsjkyj, 24 Velyka Arnautska, kv. 6, UA-65012 Odeso, Ukrainio - retadreso: tourmaestro79@gmail.com
3 - 12. julio
NASK-2018 - William Peace University, Raleigh, Norda Karolino, Usono
5 - 8. julio
Baltiaj Esperanto Tagoj 54 (BET-54) - en Pärnu, Estonio. Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio. Inf: Tõnu Hirsik, Väike 5-5 Vaida, Harjumaa 75302 Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee
7 - 14. julio
84-an Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) - en la hotelo "Tomislavov dom" sur la monto Medvednica apud Zagrebo. Kongresa temo: "Kion, kiel kaj kiom ni legas?" - Organizanto: Antun Kovač, antun2805@gmail.com, tel: +385 98 9935712, kaj Dragan Štoković, stokovic@globalnet.hr
8. julio
Solenaĵo omaĝe al F. V. Lorenz - en Čáslav, Vrdy kaj Zbyslav, Ĉehio. La aranĝo omaĝe al la poligloto kaj la aŭtoro de la 1-a Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj Francisko Valdomiro Lorenz okazos en la urbo Čáslav kaj en la vilaĝoj Vrdy kaj Zbyslav (la naskiĝloko). Organizas: Pavla Dvořáková. - retadreso: pavla.esperanto@gmail.com
9 - 16. julio
4-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kaj Esperanto-kurso - en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
9 - 27. julio
2-a Maratona Esperanto-kurso - dum 18 tagoj (7+5+6) kun Perla Mielo, Louis Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
13 - 16. julio
Usona-Kanada Landa Kongreso - en Seattle, Usono. Ĉiujara landa kongreso en Usono, ĉi-foje kun Kanada Esperanto-Asocio. Programeroj aktivigaj kaj prelegoj por esperantistoj de ĉiuj niveloj. Ĉefprelego de Chuck Smith pri la temo: "Konstruado kaj ĝuado de Esperanta komunumo". Organizas: Esperanto-USA, 1500 Park Ave Ste 134, Emeryville CA 94608, Usono - retadreso: seatlo2018@esperanto-usa.org
13 - 19. julio
Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) - en Lesjöfors, Värmland, Svedio. Nordia festivalo de originala Esperanto-kulturo - por la 10-a fojo. Atentu ke, ĉar la aranĝo okazos en Esperanto-Gastigejo, via pago iros ne al iu komerca hotelo aŭ ŝipkompanio, sed subtenos E-movadan establon. Organizas: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio, rete: info@esperantogarden.se
14 - 15. julio
Ekzamenoj de la Germana Esperanto Instituto (GEI) - en Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Ekzamenoj de la Germana Esperanto Instituto (GEI), ofertataj en du niveloj: Meza nivelo kaj supera nivelo. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Zsofia Korody - retadreso: esperanto-zentrum@web.de
14 - 21. julio
SEFT - Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. SEFT ne havas fiksitan programon, nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Pliaj informoj: tlustulimu@web.de
Renkontiĝo de interretaj Esperanto-Lernantoj! Renkontiĝo de interretaj Esperanto-Lernantoj!

14 - 22. julio
Somera Esperanto-Studado, SES - "La plej granda somera E-lernejo tutmonde!" - Internacia renkontiĝo de interretaj Esperanto-lernantoj kaj aliaj komencantoj en urbo Liptovský Mikuláš, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaž, rete: ses@ikso.net
14 - 24. julio
Milan Zvara piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
15 - 21. julio
Turisma semajno en la regiono Anĵuo kun profesia ĉiĉerono - en Baugé, Francio. Catherine Kremer, professia ĉiĉerono-prelegisto, gvidos la grupon dum la semajno en la diversaj kasteloj kaj vidindaĵoj, kiujn ŝi ilustros per multaj anekdotoj kaj aparta atento pri la arto de murtapiŝoj. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio - retadreso: kastelo@gresillon.org
16 - 19. julio
Junulara Esperanto-Tendumado en USA – Postkongresa tendumado en la fama nacia parko Mt Rainier (ĉe la tendumejo Cougar Rock). Tio ĉi estas bonega oportuno plilongigi vian tempon en Esperantujo kaj vidi ne nur la urbon sed ankaŭ la belegan naturon de ĉi tiu parto de la mondo. Organizas: Esperanto-USA, seatlo2018@esperanto-usa.org
16 - 21. julio
Speciala semajno kun Turismaj vizitoj - pri la artoj, kursoj de Esperanto kaj de la franca en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
20 - 22. julio
77-a Hispana Kongreso de Esperanto - en Madrido (Hispanio). La "Hispana Kongreso de Esperanto" de 2018 okazos parte koincide kun la kongreso de ILEI, en la semajnfino antaŭ la Universala Kongreso de Lisbono, tiel ke ĝi povas taŭgi kiel antaŭkongreso de la UK. Kiel kutime ĉe hispanaj kongresoj, ĝi estos certe riĉa, el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunktoj. - Organizanto: Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio, Rodríguez San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid, Hispanio. - Retadreso: kongreso2018@esperanto.es
21 - 27. julio
Internacia Esperanto-Konferenco, IEK 2018 - en Kastelo Greziljono Francio. La 30-a konferenco de la 30-jara OSIEK, kun la profesia organiza laboro de la Kastelo Greziljono, kun paralela kaj antaŭkonferenca aranĝo. Ĉi-jara ĉeftemo: Esperanto en artoj. Prelegoj, ekskursoj, atribuo de OSIEK-premio. Informoj kaj aliĝo: Kastelo Greziljono, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, retpoŝte: kastelo@gresillon.org
21 - 28. julio
51-a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) - en Madrido, Hispanio. Kongresa temo "La kultura heredaĵo de Esperanto". El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, ekskursoj. Post la fermo, karavana transiro al UK en Lisbono
Renkontiĝo de Esperanto-Familioj! Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!

21 - 28. julio
39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF - en Mühlhausen, Thüringen, N51°13'/E10°27', Germanio. Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakont-vesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer - retadreso: robert.weemeyer@esperanto.de
ILERA Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

22 - 28. julio
Radioamatora Esperanto-Konkurso - La 37-a Maratona Konkurso en Esperanta Semajno 2018 - La konkurso celas vigligi komunikadon inter esperantistoj kaj aliaj, mondskale. En la 26-a de julio
la kontaktoj valoras duoblajn poentojn pro la naskiĝtago de Esperanto. Uzeblas ĉiuj moduladspecoj inkluzive Echolink kaj Skype. Estas rekomendate uzi la kutimajn Esperantajn frekvencojn. Echolink- kaj Skype-kontaktoj validas kiel unu el la bendoj. - Organizas: EKAROJ, Esperanta Klubo de Amatora Radio en Japanio, Dorido, JI1WCL, esperantoekaroj@gmail.com
24 - 31. julio
Renkontiĝo de Amikoj-13 - en Pansionat Sinemor'ye, Rusio. Ĉi-jara renkontiĝo proponas trankvilan ripozon ĉe la maro en belega arbaro je 140 km de Novosibirsko. La programo tamen estos abunda kaj ne enua! Bonvenon! La lokon vere indas viziti. Arbaro, maro, plaĝo, boatoj, tenis-korto, lignofajro. Venu kaj ĝuu! Krom tio vin atendas E-kursoj kaj diversaj metiejoj. Ankaŭ prelegoj kaj vesperaj amuzaĵoj
27. julio - 5. aŭgusto
10-a Esperanto-boatado sur la rivero Kupa - de Karlovac ĝis Sisak en Kroatio. Pliaj informoj ĉe Esperanto-Societo Sisak, Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, retadreso: esperanto.sisak@gmail.com kaj boatado.kask@gmail.com
103-a Universala Kongreso de Esperanto 103-a Universala Kongreso de Esperanto

28. julio - 4. aŭgusto
103-a Universala Kongreso de Esperanto - en Lisbono, Portugalio
28. julio - 4. aŭgusto
47-a IIK - Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto dum la UK - ĉe Lisbono, Portugalio. Amuziĝo en Esperanto dum la UK-semajno por lernejaj grupoj kaj gefiloj de UK-anoj - temo: "Delfenoj kaj dinosaŭroj". Informoj: infana.kongreseto@gmail.com
28. julio - 4. aŭgusto
Kunveno ELF-AREK & ENA - en Lisbono, Portugalio. Esperantaj filatelistoj kaj numismatoj kunlaboros por kunvenigi membrojn kaj aliajn samideanojn. Tute senkoste! Organizas: ELF-AREK & ENA, Merelhof 8, B-3300 Tienen, Belgio - retadreso: bert.boon@skynet.be
29. julio - 6. aŭgusto
PollandRok (Pol'and'Rock), antaŭe nomiĝis Haltejo Woodstock (Przystanek Woodstock) - en Kostrzyn ĉe la rivero Oder/Odra, Pollando. 5 km de la german-pola landlimo, 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Pol'and'Rock, kiu antaŭe nomiĝis Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim(ĉe)gmx(punkto)li, mesaĝetoj (SMS) kaj tel.: +48 579173451 aŭ +49-1577-4273240, per Telegramo: t(punkto)me/Andi_E
31. julio - 1. aŭgusto
1-a Esperanto-Pilgrimo al Fátima - en Fátima, Portugalio. Programo: partopreno en la procesio kaj preĝado de Rozario, meso en Esperanto; komuna vizito al la vidindaĵoj per trajneto; vizito al Leiria. Organizas: IKUE - retadreso: ikue.reto@gmail.com
1 - 10. aŭgusto
Amika rondo en N. Tagil - en Niĵnij Tagil, Rusio. La renkonto estos dediĉita al la festaj tagoj de la urbo N. Tagil, kiu troviĝas en Uralo, inter Eŭropo kaj Azio. Org.: Larisa Kuzmenko, rete: klarisa8@yandex.ru
4 - 9. aŭgusto
La 5-a Esperanto-lernejo en kastelo Bartošovice - en Svitavy kaj Bartošovice, Ĉehio. La evento organizota de esperantistoj kunlabore de du urboj - Svitavy kaj Nový Jičín. Ebleco de kursoj de Esperanto en la kastelo Bartošovice. Organizas: Pavol Kaščák, Libuše Dvořáková, nám. Míru 81/1 568 02 Svitavy - retadreso: verdastacio@gmail.com kaj dvor.libuse@seznam.cz
4 - 11. aŭgusto
Internacia Junulara Kongreso, IJK de TEJO - en Badajoz, Hispanio. Vidu ankaŭ nian fejsbukan paĝon/!
5 - 12. aŭgusto
SAT-kongreso - en Kragujevac, Serbio. Ĉeftemo: Esperanto kaj transnacia komunikado en la inform-teknologia epoko. Riĉa faka, kultura kaj turisma programo. Reta aliĝilo: https://goo.gl/forms/Cs1SJmyhj6y0AZ4E3 - Org.: SAT-Esperanto, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio, - retadreso: financoj@satesperanto.org. Fejsbuka evento-paĝo
6 -13. aŭgusto
22-a Ekumena Esperanto-Kongreso - en Podebrady, Ĉehio. - Tradicia kunveno de kristanaj esperantistoj, preĝoj, diservoj, kantado, prelegoj, kulturaj programoj, ekskursoj. - Org.: Pavel Polnicky, Lidická 939/11, CZ-29001 Podebrady, Ĉehio. Rete: polnickypavel@seznam.cz
11 - 19. aŭgusto
8-a Festa Semajno - por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, kun beboj, gekuzoj kaj geavoj en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org
Plursporta Mara Ferio 2018 Plursporta Mara Ferio 2018

13 - 17. aŭgusto
Plursporta Mara Ferio 2018 - en Riva Trigoso, Italio. Grupo Esperanto Tigullio organizas sportan ferion tuj antaŭ la 85-a Itala Kongreso de Esperanto. Estas ferio por praktiki marajn sportojn kun samideanoj: biciklo, kanuo, boato kaj piedmarŝo. La loko estas Riva Trigoso, antikva fiŝista vilaĝeto kun granda plaĝo en Ligurio (nord-okcidenta Italio). La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj por novuloj kaj por spertuloj. Ne estas bezonata antaŭa sperto pri sportoj, la nivelo de la praktikado estas baza kaj instruantoj estas je dispono. Aliĝu kun rabatita prezo ĝis 20-a de marto
! Organizas: Alessandro Mazzetti (Grupo Esperanto Tigullio) - retadreso: alex@nodobandiera.it
18 - 25. aŭgusto
Stud-sesio en Esperanto en la Akademio Internacia en San-Marino, AIS - Ĉu vi ŝatus senpage studi en la universitato AIS dum la itala E-kongreso? - Ĝuste tion ofertos la Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS. Temas pri pluraj kursoj, okazontaj dum la Itala Kongreso de Esperanto en San-Marino venontsomere (18-25.08.2018), kadre de la tiel nomata "Sanmarineca Universitata Sesio" (SUS) n-ro 35. Vi povos studi pri lingvistiko, astronomio, sociologio, astrobiologio, esperantologio, matematiko kaj pli, laŭvole eĉ ricevi oficialan ateston de AIS. Niaj profesoroj atendas vin. Informoj provizire en la retejo de la Itala Kongreso
18 - 25. aŭgusto
85-a Itala Kongreso de Esperanto - en San Marino! Temo: "San Marino kaj Esperanto: malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj". Inf.: Itala E-Federacio, Via Villoresi, 38, IT- 20143 Milano, Italio. Rete: kongreso@esperanto.it
Junulara Renkontiĝo en Kreto Junulara Renkontiĝo en Kreto

19 - 29. aŭgusto
Junulara Renkontiĝo en Kreto - - en urbo Neapoli, la Esperanto-Domo de Annie Grente. - Kiom kostos? 5 € tage por manĝoj. La kondiĉoj: mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ... (nu tiu estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!) Mi celas homojn kun juna pensmaniero, kiuj povas piediri kaj ne bezonas tro da komforto, kaj ne ankoraŭ tro bone parolas, ne havis eblecon multe praktiki... - Raporto pri la pasintjara aranĝo: "ĉi tie" - Se vi deziras partopreni, skribu al mi: anniegrente@hotmail.fr
19 - 26. aŭgusto
Staĝo en franca Juraso - en Metabief, Francio. "Les Sapins de l'Amitié" (La Abioj de l' Amikeco) estas ĉaledo, kiu kapablas akcepti 80 homojn (grupojn, familiojn) tutjare. Ĝi situas en la centro de Métabief, mezmontara skiejo, apud la svisa limo. Estas ankaŭ granda teraso kaj ĝardeno (4000 m2). Agadeblecoj: Malkovro de la regiono: ĝia faŭno kaj flaŭro. Akvaj ebloj ĉe la lago de Malbuisson... Vizitoj: Fromaĝejo, Thuyé (fumejo de ŝinkoj kaj kolbasoj), kasteloj... Trinivelaj kursoj. Organizas: Anne-Marie FERRIER, 20 rue de la Chesnaie 71530 Fragnes La Loyere, Francio. Retadreso: stagemetabief@orange.fr
23 - 26. aŭgusto
La Oresto Kuzma-Tagoj 2018 - en Kolomeo, Ukrainio. Tre malmutekosta renkontiĝo en bela urbeto, nur 24 EUR! 23.08 - interkona vespero. 24.08 - tutaga ekskurso. 25.08 - prelegoj, malgranda ekskurso, granda koncerto de Jean-Marc Leclercq (jOmO). 26.08 - prelegoj kaj diskutoj. Organizas: Andreo Jankovskij, Kievo, Ukrainio. - retadreso: andreoespero@gmail.com, tel: +38(0)679947003
24 - 27. aŭgusto
3-a ABELO - Apud-Berlina Esperanta LudadO - en Berlino, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, loĝado en simpla naturamika domo. Org.: Jessica Grasso kaj aliaj, rete: abeloabeloabelo@gmail.com
26. aŭgusto - 2. septembro
Lan fan Taal - Lando de lingvo. Esperanto-semajno - en Leeuwarden, Nederlando. En 2018 Leeuwarden estas kultura ĉefurbo. Dume okazas dum la tuta somero lingva festivalo. Diversaj (mal)grandaj lingvoj estas reprezentataj dum unu semajno. Ankaŭ Esperanto. Kajto kaj Jonny M koncertas. Okazos prelegoj kaj kursoj. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen. - retadreso: info@esperanto-nederland.nl
1 - 9. septembro
51a Internacia Esperanto-Feriado - en Lądek Zdrój, Pollando. Feriado en bela apudmontara kuracurbeto kun sanigaj akvofontoj (por trinki kaj ankaŭ naĝi). Multe da verdaĵo, sed ankaŭ ĉarmaj kafejetoj. Riĉa programo turisma, kultura kaj lingvaj kursoj (dunivelaj). Ĉiutage rondaj dancoj, gvidataj fare de spertulino. Organizas: Teresa Pomorska, ul. Świstackiego 9/21, 50-430 Wrocław. - retadreso: pomer@wp.pl
6 - 9. septembro
Vintra Aranĝo, VINA - en la urbo Paraty, ĉe Costa Verde (la verda marbordo) de Rio-de-Ĵanejro Paraty, Brazilo. VINA aŭ Vintra Aranĝo de BEJO celas okazigi imersion en Esperanto en distra kaj turisma renkontiĝo. La aranĝo havos kultur- kaj aventur-programon en paradiza medio. Dum vizitoj al muzeoj, padumante, pasigante agrablan momenton sub luna lumo, kaj ĉe restoracioj, ni praktikos la internacian lingvon kaj ek-konos la historion de unu el la plej belaj urboj en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Aliĝi ĝis aug. 15 ĉi tie. Organizas: KarEJO, karejorio@gmail.com
7 - 9. septembro
Esperanto sur la strando / Nia ŝipo m/s "Zamenhof" - en Sopot, Pollando. La 6-a renkontiĝo estos dediĉita al la historio de la pola ŝipo m/s Zamenhof. Pasas 60 jaroj de kiam esperantistoj en Gdynia sukcesis konvinkigi la registaron nomigi la novan plenmaran ŝipon "Zamenhof". La historio daŭris 22 jarojn dum kiuj esperantistoj atendis navigantan ŝipon en havenoj survoje al Ĉinio. Organizas: Triurba Esperanto-Asocio TORENTO, str. Armii Krajowej 94, Sopot, PL- 81-862, Pollando, rete: torentosopot@wp.pl
7 - 9. septembro
Superpasho la klasikon per esperanto - en Alsóörs (ĉe Balatono), Hungario. Ni volas en la seminario paroli pri historiaj okazadoj, de superpaŝo la klasikon en la secesio, kie ekŝajnis la internacieco en Mezeŭropo, konkrete ĉe la "thereziana homo", sed en naciismaj histerioj ne havis ŝancon por ekŝajni. Organizas: Eŭropo Demokratio Esperanto, Marek J. u. 31/7, H-1078 Budapest, Hungario. - retadreso: eumacko@aol.com
8. septembro
REVo - Renkontiĝo Esperantista en Vorlico - en Wörlitz, Germanio. Renkontiĝo en la fama parko de Wörlitz (monda heredaĵo laŭ la listo de UNESCO). 10:00h ni renkontiĝos ĉe la urbodomo de Wörlitz. La aranĝo daŭros ĝis ĉ. 16:00h. Organizas: Jörg Gersonde, H-.Wäschke-Str. 31, 06366 Köthen, Germanio. - retadreso: joerg.gersonde@esperanto.de
12 - 14. septembro
21-a IMEK, Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - en Trier, Germanio. Konferenco de la Esperanto-parolantaj medicinistoj, malferma por ĉiuj kiuj interesiĝas pri medicino, organizita de la UMEA. Inf.: Christoph Klawe, rete: klawe@uea.org
14 - 16. septembro
Beneluksa Kongreso 2018 - en Houthalen, Belgio. Renkontiĝo de beneluksaj esperantistoj kun kursoj kaj ekskursoj, koncertoj kaj prelegoj, atelieroj kaj tiel plu. Organizanto: Limburga Esperanto Asocio, LEA, Ben Indestege, Gaspeldoornstraat 23, B-3650 Dilsen-Stokkem, Belgio, rete: limburg@esperanto.be
14 - 16. septembro
Festoj 10 jaroj de Esperanto-muzeo - en urbo Svitavy, Ĉehio. La Esperanto-muzeo en Svitavy festas sian 10-an naskiĝtagon. Festu kun ni! La muzeo estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro 2008. La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas arigi, katalogigi, prilabori, konservi kaj alirebligi al la vasta publiko kaj la tutmonda esperantistaro informojn kaj kolektmaterialojn pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn. - Adreso de organizantoj: Esperanto-Muzeo, Domo de Ottendorfer, náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. - Retadreso: muzeo@esperanto.cz
14 - 16. septembro
Tutlanda E-Kongreso - en Gherla, Rumanio. Landa kongreso, kurseto, kleriga duontago, ekskursoj. Organizas: Aurora Bute. - retadreso: mariana.berariu@gmail.co
19 - 22. septembro
48-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉehio. Lingva seminario en Ĉeha paradizo, hejma medio. Organizas: Jindriška Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav 29301. - retadreso: drahotovaesperanto@seznam.cz
20 - 23. septembro
MontKabana Renkontiĝo, MKR - montmigranta renkontiĝo por esperantistoj. La ĉi-jara, 29-a MKR okazos en la montkabano Erjavčeva koča (1525 m) en nordokcidenta angulo de Slovenio, apud la fama trapasejo Vršič (1611 m) en Juliaj Alpoj. La nomo de la ejo eble jam estas konata al vi: ĝuste tie okazis la unua ne-aŭstra MKR en la jaro 2000 kaj ĝuste tie oni atingis la plej altan pinton de ĉiuj MKR-oj, Prisojnik, je la alteco de 2547 metroj. Ĉi-jare, 18 jarojn post tiu fama 11-a MKR, oni ripetos la ekskursojn, vizitonte la jam menciitan pinton Prisojnik (2547 m) kaj la najbaran Mala Mojstrovka (2332 m). La montkabano Erjavčeva koča disponas pri 2-litaj kaj 3- ĝis 8-litaj kaj plurlitaj ĉambroj. Organizas: Vanja Radovanovic, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio - retadreso: vanja.radovanovic@ericsson.com
21 - 23. septembro
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) - en Poznano (Poznań), Pollando. Sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe AMU. - Retadreso: tobiasz@esenco.org
21 - 28. septembro
La 1-a Afrika kongreso de virinoj (AKVo-1) - en Moramanga, Madagaskaro. Kongresa temo "Esperantistinoj, leviĝu: por la paco!". - En programo estas antaŭvidita instruado, koncerto, teatraĵoj, spektado de filmo, kulturaj vesperoj, konferenco, ekskursoj al vidindaj lokoj. Organizas: Alexandrine Omba, Miora Rasoharinaivo, Lot A 473 Akany Gazela, Moramanga Ville (514), Madagascar. - retadreso: alexandrine.omba7@gmail.com, rmlvmiro@yahoo.fr
22 - 23. septembro
Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en Bjelovar, Kroatio. Kadre de la aranĝo okazos ronda tablo "Kontribuo de esperantistoj al la kultura progreso de Bjelovar tra la historio" kaj la 6-a Deklam-Konkurso. Organizas: Bjelovara Esperantista Societo, Franjo Forjan prezidanto, ul. Ivana viteza Trnskog 12, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. - Retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com
22 - 23. septembro
Esperanto-Tago - 50jara festeto de la E-Klubo - en Munkeno, Germanio. Ĉiujare la unuan sabaton festas la Klubo sian fondodaton kiel enskribita asocio kaj samtempe komune rigardas la Inaugur-Ceremonion de la Oktoberfesto. La Ĉefprogramo okazos sabate posttagmeze. Dimanĉe Manifestacio kaj urbogvidado. Aliĝo nepre necesas! Partoprenkostoj ĉirkaŭ 5 eŭro. Organizas: Esperanto-Klubo Munkeno, Schwanthalerstr. 80, 80336, Munkeno, Germanio. - retadreso: Fritz_Hilpert@web.de
22 - 29. septembro
Ekskurso al Irano en Boruĝerdo - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
29. septembro - 6. oktobro
26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo - en Salou, Hispanio. Profitu la okazon ĝui tutan semajnon en luksa hotelo kun tri manĝoj bufedo kaj agrabla etoso interesaj ekskursoj kun internaciaj geesperantistoj el diversaj landoj. Organizas: Maria Dolores Torres Mateos. - retadreso: Rosadelibertad@gmail.com
3 - 7. oktobro
18-a KoKoLoRES - en Schwerte, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj. Sed ne nur: ni ankaŭ ekskursos kaj - laŭbezone - okazigos kurson por komencantoj. Petra Dückershoff, retpoŝta adreso: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de
5 - 8. oktobro
25-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) - en Silver Bay, NY, Usono. Agrabla kaj etosoplena semajnfino en bela naturo. Muziko, prelegoj, kajakado, dancado. Inf.: Kunlabore kun ESK kaj aliaj regionaj kluboj: Tomaso Alexander, rete: demandoj@are-esperanto.org
6 - 9. oktobro
14a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Namyangju, apud Seulo, Sud-Koreio. Internacia meditado, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Organizas: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, M.K. Ciurlionio 6-9, Vilnius, LT-03104, Litovio. - retadreso: chtaesok@hanmail.net
12 - 14. oktobro
Konferenco de Ĉeha E-Asocio, ĈEA - en urbo Benešov, Ĉehio. Pinta aranĝo de Ĉeha Esperanto-Asocio kun labora traktado, temaj seminarioj kaj programoj ekskursa, kultura kaj amuza. Organizas: Ĉeha E-Asocio, Náměstí Mítu 81/1, Svitavy, CZ-568 02, Ĉehio. Retadreso: cea@esperanto.cz
12 - 14. oktobro
Esperanto-Seminario de BAVELO - en Heidelberg, Germanio. Esperanto-seminario kun kursoj de Esperanto de A1 ĝis B1. Por Esperanto-parolantoj okazas "bukeda kurso". En ĝi estas prezentataj kaj diskutataj aktualaj temoj el diversaj fakterenoj. Ekzemple: "Kiel plibonigi la komunikadon inter malbonaŭdantoj kaj bonaŭdantoj?" (kun Alois Eder). "Ruslando estas nia najbarlando" (kun Ulrich Brandenburg, emerita ambasadoro de Germanio en Ruslando kaj ekde 2017 prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio). "La tragedio en DR Kongo. Fono de la "Afrika Mondmilito" (kun Manfred Westermayer kaj Alois Eder). Organiza adreso: estraro de BAVELO, Alois Eder, Grabenstraße 63 A, DE 71116 Gärtringen, Germanio. retadreso: aloiseder@arcor.de
13 - 14. oktobro
Esperanto-staĝo en Parizo - Bonvenas tiuj, kiuj ne scipovas la francan ĉar Cseh-metode la staĝon gvidos Thierry Saladin (diplomita Cseh-instruisto). Organizas: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE/FFEA - 9 rue du Château-Landon - 75010 Paris. Retadreso: sylviane.lafargue@outlook.fr. Inf: thierry_saladin@yahoo.fr
12 -14. oktobro
La 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio - en Nara, Japanio. La 105-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 50-a Korea kongreso de Esperanto komune okazos en japana eksĉefurbo Nara. Organizas: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda0mati 12-3 - retadreso: komuna2018@jei.or.jp
KAEST KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

18 - 21. oktobro
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - en Modra-Harmónia, Slovakio. Ĉi-jare KAEST festas sian 40-jariĝon! La evento unuafoje okazis en la jaro 1978 (en la urbo Žilina). Ĉeftemo de KAEST-2018 estas: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko. Inf.: E@I, rete: kaest@ikso.net
Ludo Ludoviko Ludo Ludoviko

19 - 21. oktobro
LUDOVIKO - nova, simpla, semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj, kiu okazas en la kvartalo List en la urbo Hanovro en Germanio. - LUDOVIKO = LUDadO kaj Via Individua KreemO LUDadO kaj Via Individua KreemO - Organiza adreso: carolinverena@gmail.com
19 - 21. oktobro
Esperanto studsemajnfino - en Bornerbroek, Nederlando. Dum semajnfino okazos diversnivelaj Esperanto-lecionoj. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen - retadreso: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl
28. oktobro - 4. novembro
Karpata Esperanto-Semajno, KES - en Morŝin, Ukrainio. KES celas praktiki Esperanto-paroladon en diversaj aranĝoj de la renkontiĝo, plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun memorindaĵoj de Lvov kaj Karpata montaro. Org.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Retpoŝte: volodomir@ukr.net
2 - 4. novembro
Klaĉ-Kunveno Post-Somera, KKPS - en Hunsel, Nederlando. Ĉu vi rajtas nomi vin Esperantisto, se vi neniam ĉeestis la Klaĉ-Kunvenon PostSomeran? Evitu tiun filozofian demandon per tuj aliĝi al la mojosa aŭtuna kunveno de la Nederlanda Esperanto-Junularo. KKPS en 2018 okazos en Bekerhof en Hunsel, preskaŭ ĉe la belga landlimo kaj bone atingebla per publika transporto. La programo konsistos el halovena balo, koncerto, ekskurso, kursoj kaj prelegoj. La grupdomo havas luksajn sofojn, trinkejon, sportkampojn kaj fajroplacon. La vilaĝo Hunsel havas neniun interesaĵon. Organizas: Nederlanda Esperanto-Junularo. - retadreso: kkps.klackunveno@gmail.com
3. novembro
Aŭtuna Najbara Aranĝo, Halle-ANA - en Halle (Saale) Germanio. Rendevuejo kaj babilado 10 - 12 h en oficejo Linker Laden Leitergasse 4 eniro Geiststrasse. Tagmanĝo 12.30 h en bistro de MDR Salzgrafenplatz. 13.30 h vizito de historia lerneja urbo Francke Stift. 16 h komuna kantado kun Esperanto-koruso en halo de ĉefstacidomo. 17 h fino de aranĝo. Organizas: Esperanto-grupo Panoramo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de
4 - 11. novembro
EIT EO-Instruista Trejnado - en Kotonuo, Benino. Tutsemajna seminario por EO-instruista trejnado fine de tutjara reta lertigado. Organizas: Scio Sen Bariloj, ILEI kaj edukado.net. Organizula poŝt-adreso: Mireille Grosjean, cp 9, CH-2416 Les Brenets - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com
5 - 6. novembro
Sesio de KER-ekzamenoj - en Kotonuo, Benino. Okazos sesio de KER-ekzamenoj, nivelo B2. Organizas: Scio Sen Bariloj kaj UEA. cp 9, 2416 Les Brenets, Svislando - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com
ILERA Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

16 - 18. novembro
GRUPE - 22 - en Gliwice, Pollando. Organizas: PEA - filio en Gliwice. - retadreso: stanislaw.mandrak@gmail.com, aŭ staman@ka.onet.pl
17 - 18. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA – ekde 00:00 horo la 17-an de nov. ĝis 23:59 la 18-an de nov. – en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de
14 - 16. decembro
19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - en Bjalistoko, Pollando. Organizas: Bjalistoka Esperanta Societo. - retadreso: pwierzbowski@gmail.pl
15. decembro
Zamenhoftago - en Hago, Nederlando. Priskribo: La 15-an de decembro en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago/Nederlando okazos Zamenhoftago. Ĉiu estas elkore bonvena. Ni precipe strebas al la ebleco, ke la partoprenantoj povu paroli Esperanton. Organizas: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, 2585 HW Den Haag Nederlando. - retadreso: iesperanto@versatel.nl
27. decembro - 3. januaro
Luminesk' - en Königswinter apud Bonn, Germanio. LUMINESK' estas la silvestra renkontigxo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la kvaran fojon kaj fariĝis posteulo de la iamaj "Internaciaj Festivaloj" private organizitaj. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon - lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7-8 landoj. Ĉifoje ĝi okazos en Königswinter apud la konata rivero Rejno. Organizas: Andreas Diemel, Andreas Diemel, Bismarckstr. 168, 47057 Duisburg, Germanio. - retadreso: andreas.diemel@web.de
27. decembro - 3. januaro
17-a Novjara Renkontiĝo (NR) - en Wiesbaden, Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj, inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Organizas: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 10551 Berlin. - retadreso: lu.esperanto@gmx.de
28. decembro - 4. januaro
10-a Jarfina Esperanto-Semajno, JES - en Storkow, apud Berlino, en Germanio. Organizas: Germana E-Junularo - retadreso: gej@esperanto.de
Feliĉan Novan Jaron!

--- 2019 ---
26 - 27. januaro
Nacia kongreso - en Wellington, Nov-Zelando. Nacia kongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio. Ĉiuj partoprenantoj estas bonvenaj! Organizas: David Ryan. - retadreso: info@esperanto.org.nz
28 - 31. marto
12-a MONA - en Kaŝano, Irano. Ni kunvenos en tradicia urbo de Kaŝano 4 horojn for de Teherano. Ni havos ekskurson en antikva Kaŝano ankaŭ vizitos kelkajn vidindaĵojn de Teherano. Organizas: IREA, 31, Ghang Daneshgah st. Tehrano. - retadreso: nazisolat@yahoo.com
5 - 12. aprilo
Ekskurso al Irano en Boruĝerdo - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
11 - 15. aprilo
20-Israela Kongreso kaj 12-Mezorienta Kunveno - en Eilat/Israelo kaj Akaba/Jordanio. Unuafoje komuna aranĝo. Koncertoj de Kajto. Postaj ekskursoj tra Jordanio kaj Israelo 16-25.4.2019
25 - 28. aprilo
9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto - en Danang, Vjetnamio. La temo de la kongreso estas "Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio". Danang estas agrabla, gaja urbo situanta ĉe la mezo de longa lando, Vjetnamio. La 9-a kongreso pligrandiĝis kun la partopreno de Oceanio, nome Aŭstralio kaj Novzelando. Organizas: KAEM, Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado. - retadreso: azia-oceania-komisiono@yahoogroups.com
1 - 9. majo
Mirinda Lviv - en Lviv, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: Volodimir Hordijenko
3 - 10. majo
71-a IFEF Esperanto Kongreso - en Malaga, Hispanio. La organizantoj invitas vin en Malago, la ĉefurbo de la Marbordo de la Suno, por partopreni la jaran kongreson de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj ekskursoj en Andaluzio kaj postkongreso en Norda Maroko. Ni atendas fervojistojn esperantistojn kaj amikojn de fervojo, sed ne nur. IFEF jubileos 110 jarojn de sia fondiĝo en 1909, dum la 5-a UK en Barcelono, kiel Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj. Organizas: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. - retadreso: ifef2019@esperanto-andalucia.info
Baltiaj Esperanto-Tagoj Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET-55
6 - 14. julio
55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55) - en Paneveĵiso (Panevežys), Litovio. La 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj estas tradicia esperantista aranĝo organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kun riĉa kaj serioza movada, eduka, instrua, kultura kaj ekskursa programo. Organizas: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio. - retadreso: litova.ea@mail.lt
Esperanto-karavano 2019 Esperanto-karavano 2019

julio - aŭgusto
Esperanto-karavano 2019 - postkongresa Esperanto-Karavano tra Rusio, Mongolio, Ĉinio (kunlabore kun lokaj E-organizoj). Organizas: Tatjana Loskutova, Ivanovo, Rusio - retadreso: esperantokaravano@gmail.com
13 - 20. septembro
Ekskurso al Irano en Boruĝerdo - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com
--- 2020 ---
20 - 24. majo
60-a BARO - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni kuiras mem, babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj povas fari lignan fajron


Практически ни дня без международной встречи, слёта, фестиваля, турпохода -
это именно большие мероприятия, куда гостей приглашают, не все подряд еженедельные собрания локальных групп.
Если любопытно - Гугл, неплохо переводит с эсперанто.





31_003.png

Доброго понедельника!
Нappy Monday!
יום שני שמח
Bonan lundon!


Добавьте свое!


Tags: #Нappy_понедельник, esperanto
Subscribe

Posts from This Journal “esperanto” Tag

  • Ты свинья и я свинья, все мы братья-свиньи!..

    Кушаем ботвинью. «Песенка поросят» на эсперанто в соавторстве с SUNO Перевела: Mi estas porkideto, porkido estas vi! Ni estas geporkidoj en…

  • Коммент к «Нес, знамя, помесь иврита с руситом»

    Золотой вы мой, чего вы прицепились к этому Фишеру, я же вам лучше решение подогнала!, не придется стыдиться и оправдываться каким-то левым…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Fremda kaj stranga за вечерней чашкой 🔮🍵 😶‍🌫️ Как пишется, так и произносится [фЭмда], [стрАнга] Fremdulo…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Veziko kaj ŝaŭmo ⏺️ 🍵 🍺 Как пишется, так и произносится [вэзИко], [шА wмо] Sapo - мыло, sapveziko -…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Lito kaj ŝtono за вечерней чашкой 🛌🏼 🍵 🪨 Как пишется, так и произносится [лИто], [штОно] Все топонимы и…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Valizo kaj kaleŝo за вечерней чашкой 🐎 🍵 🧳 Как пишется, так и произносится [валИзо], [калЕшо] "бери

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Vazo kaj forno за вечерней чашкой 🏺 🍵 📰 Как пишется, так и произносится Ваза в разных значениях, florvazo…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Lanterno kaj flamo за вечерней чашкой 🏮 🍵 🔥 Как пишется, так и произносится [лантЭрно] [флАмо] flamo -…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Vitro kaj vato за вечерней чашкой 🪟 🍵 💮 Как пишется, так и произносится Vitra - стеклянный okulvitro -…

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your IP address will be recorded 

  • 48 comments
Previous
← Ctrl ← Alt
Next
Ctrl → Alt →
Previous
← Ctrl ← Alt
Next
Ctrl → Alt →

Posts from This Journal “esperanto” Tag

  • Ты свинья и я свинья, все мы братья-свиньи!..

    Кушаем ботвинью. «Песенка поросят» на эсперанто в соавторстве с SUNO Перевела: Mi estas porkideto, porkido estas vi! Ni estas geporkidoj en…

  • Коммент к «Нес, знамя, помесь иврита с руситом»

    Золотой вы мой, чего вы прицепились к этому Фишеру, я же вам лучше решение подогнала!, не придется стыдиться и оправдываться каким-то левым…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Fremda kaj stranga за вечерней чашкой 🔮🍵 😶‍🌫️ Как пишется, так и произносится [фЭмда], [стрАнга] Fremdulo…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Veziko kaj ŝaŭmo ⏺️ 🍵 🍺 Как пишется, так и произносится [вэзИко], [шА wмо] Sapo - мыло, sapveziko -…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Lito kaj ŝtono за вечерней чашкой 🛌🏼 🍵 🪨 Как пишется, так и произносится [лИто], [штОно] Все топонимы и…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Valizo kaj kaleŝo за вечерней чашкой 🐎 🍵 🧳 Как пишется, так и произносится [валИзо], [калЕшо] "бери

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Vazo kaj forno за вечерней чашкой 🏺 🍵 📰 Как пишется, так и произносится Ваза в разных значениях, florvazo…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Lanterno kaj flamo за вечерней чашкой 🏮 🍵 🔥 Как пишется, так и произносится [лантЭрно] [флАмо] flamo -…

  • На два слова!

    Мнемотехника на примере эсперанто ▣ Vitro kaj vato за вечерней чашкой 🪟 🍵 💮 Как пишется, так и произносится Vitra - стеклянный okulvitro -…